Novaĵoj

Disertacio kun resumo en Esperanto

Ĉe la adreso:

http://bdtd.bczm.ufrn.br/tedesimplificado//tde_busca/arquivo.php?codArquivo=1460

vi trovos profesoran disertacion, science verkitan en la portugala, 242-paĝa, kun kvarlingva resumo, inkluzive Esperanto, de D-ro Andreo Aleksandro Nobre Marques, kun la jenaj ŝlosilaj vortoj: Konstitucia Juro - Kontrolo pri konstitucieco - Juĝita Afero (Res Judicata).

Vi trovos la resumon en Esperanto sur la 10-a paĝo de la dokumento. En la tri antaŭaj paĝoj troviĝas la respektivaj versioj de la resumo en la portugala, angla kaj hispana.

La disertacio estis unuanime aprobita de supera profesora stabo de Federacia Universitato de Norda Riogrando (Universidade Federal do Rio Grande do Norte - UFRN), en Natalo-RN, en la monato julio, de la pasinta jaro (2007), kaj reviziita por publikigo en la monato aprilo de la kuranta jaro (2008).

Andreo Aleksandro Nobre Marques apartenas al la stabo de Juĝistoj de la Ŝtato Norda Riogrando (Rio Grande do Norte), Brazilo, nun respondeca pri la kriminala fako de la triagrada juĝa distrikto en Municipo Asuo (Assu), Ŝtato Norda Riogrando, Brazilo, kun sidejo en la samnoma urbo (Ass) fakulo pri Civila kaj Kriminala Proceduraj Juroj diplomita de Universidade Potiguar (Potigvara Universitato), Magistro pri Konstitucia Juro, diplomita de Federacia Universitato de Norda Riogrando (UFRN), Profesoro pri Kriminala Procedura Juro en la Sub-Ŝtata Universitato de Nordariogrando (Universidade Estadual do Rio Grande do Norte).

La aŭtoro akiris pasivan konon de Esperanto en la sino de sia familio, konsideras sin esperantisto kaj lernigas la lingvon al siaj gefamilianoj (edzino kaj du filinoj). Nuntempe li instruas la lingvon en la urbo Assu, al dudeko da lernantoj, kune kun alia esperantisto, Yale Clecino.

EINFOJosé Mário Marques - 2008-05-06

eo/novidades.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/05/06 09:14 (ekstera redakto)
Esperanto.net Lernu.net BEL DokuWiki Arctic XHTML 1.0 CSS RSS
Vizitintoj: 
Ekde: 2004-07-27
Statistikoj