Libroj

Jen kelkaj libroj en Esperanto, por ke vi legante ampleksigu vian vortprovizon. Ĉiuj libroj tie ĉi disponigataj estas laŭ la formo PDF kaj ĉiuj estas printeblaj, sen problemo.

Musklaku sur la titolo por travidi la enhavon de la libro. Por elŝuti al via komputilo, elektu taŭgan agon, per musklako de dekstra butono de via muso (aŭ maldekstra, laŭ maldekstruloj).

Romanoj

Titolo Aŭtoro Priskribo
Karlo
(232 kB)
Edmond Privat Originale verkita en Esperanto per simpla, klara kaj klasika estilo, tiu ĉi libro taŭgegas por progresantaj lernantoj. Ĝi havas nur 34 paĝojn, dividitaj per 20 ĉapitroj.
Bona Sinjorino
(244 kB)
Eliza Orzeszkowa Tradukida de Kabe el la pola lingvo. Ĝi havas 28 paĝojn, sen iu ajn divido per ĉapitroj.
La Interrompita Kanto
(334 kB)
Eliza Orzeszkowa Tradukite de Kabe el la pola lingvo. Ĝi havas 55 paĝojn, dividitaj per 5 partoj.
Marta
(651 kB)
Eliza Orzeszkowa Tradukita de Zamenhof el la pola lingvo, ĝi havas 168 paĝojn, sen divido per ĉapitroj.
La Fundo de'l Mizero
(355 kB)
Vaclav Sieroŝevski Tradukite de Kabe el la pola lingvo. Estas 67 paĝoj, dividitaj per 12 partoj.
La Batalo de'l Vivo
(372 kB)
Charles Dickens Tradukite de Zamenhof el germana traduko (traduko de traduko). Ĝi havas 61 paĝojn, dividitaj per 3 partoj.
Patroj kaj Filoj
(706 kB)
Ivan Turgenjev Tradukite de Kabe, el la rusa lingvo. Ĝi prezentas 160 paĝojn, dividitaj per 28 ĉapitroj.
La Faraono 1
(692 kB)
La Faraono 2 (817 kB)
La Faraono 3
(676 kB)
Boleslav Prus Triopa verko pri historio rulanta en la Antikva Egiptio, dum la erao de la faraono Ramsezo XIII-a. Ĝi estas tradukita de Kabe el la pola lingvo.
Quo Vadis
(1798 kB)
Henryk Sienkiewicz Tradukite de Lidia Zamenhof el la pola lingvo. Ĝi prezentas 462 paĝoj, kun 74 ĉapitroj, krom la epilogo. Ĉe la fino, ankaŭ prezentiĝas terminareto pri latinaj vortoj.

Rakontoj

Titolo Aŭtoro Priskribo
Elektitaj Fabeloj
(640 kB)
Fratoj Grimm Klasikaj fabeloj, tradukitaj de Kabe el la germana lingvo. Ĝi havas 140 paĝojn, kun 28 fabeloj.
Internacia Krestomatio
(332 kB)
Kazimierz Bein (Kabe) Krestomatio pri rakontoj kaj tekstoj kompilitaj kaj tradukitaj de Kabe. Estas 3 tekstoj en 55 paĝoj.
Fabeloj 1
(5577 kB)
Fabeloj 2
(6927 kB)
Fabeloj 3
(8006 kB)
Fabeloj 4
(8251 kB)
Hans Christian Andersen Kvar libroj kun la rakontoj de Andersen, tradukitaj de Zamenhof. Tiuj ĉi versioj enhavas bildojn. Por elŝuti pli kompaktaj versioj, enhavantajn nur la tekston, kontrolu la subajn indikojn.
Fabeloj 1
(694 kB)
Fabeloj 2
(712 kB)
Fabeloj 3
(732 kB)
Fabeloj 4
(719 kB)
Same. Same. Tiuj ĉi estas la pli kompaktaj versioj, enhavantaj nur la tekstojn, sen bildoj.

Teatro

Titolo Aŭtoro Priskribo
Georgo Dandin
(374 kB)
Moliere (Jean-Baptiste Poquelin) Tradukita de Zamenhof el la franca lingvo. Tiu libro estas komedio en tri aktoj kaj ĝi havas 63 paĝojn.
La Revizoro
(432 kB)
N. V. Gogol Tradukita de Zamenhof el la rusa lingvo. Ĝi havas 110 paĝojn, dividitaj per 5 aktoj.

Pri Esperanto

Titolo Aŭtoro Priskribo
Lingvaj Respondoj
(379 kB)
Ludoviko Lazaro Zamenhof Opinioj de Zamenhof pri lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Ĝi havas 64 paĝojn, dividitaj per 20 partoj.
Paroladoj
(328 kB)
Ludoviko Lazaro Zamenhof Prelegoj de Zamenhof en pluraj Esperantistaj eventoj, kie li partoprenis. Ĝi havas 56 paĝojn, dividitaj per 17 partoj.
Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto
(1300 kB)
Ludoviko Lazaro Zamenhof Antologio de fabeloj, rakontoj, anedoktoj, poesioj, artikoloj, ktp. Ĝi havas 346 paĝojn, per 8 ĉapitroj.
Esperanta Proverbaro
(286 kB)
Ludoviko Lazaro Zamenhof Kolekto de proverboj por Esperanto. Estas 105 paĝoj kaj la proverboj estas laŭlitere ordigitaj.

Religio

Titolo Aŭtoro Priskribo
La Sankta Biblio
(5368 kB)
Pluraj profetoj kaj apostoloj, inspiritaj de la Sankta Spirito. La Sankta Biblio, de la Kristanismo. La Malnova Testamento estis tradukita de Zamenhof el originalaj libroj en la hebrea lingvo. Kaj la Nova Testamento estis tradukita de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo, kaj de la Nacia Biblia Societo de Skotlando, el la originalaj lingvoj.

Aliaj retpaĝoj pri libroj en Esperanto

Jen kvar indikoj pri retejoj, kiuj ankaŭ disponigas librojn laŭ la formo PDF. Tamen, multaj el ili nur legeblas per komputilo, ĉar la printo estis malebligata.

Projekto Kelter - projekto por reeldoni librojn en Esperanto, kies kopirajtoj ne plu validas aŭ ne ekzistas.

FEB- kelkaj bazaj verkoj pri Spiritismo, kiuj jam estas tradukitaj al Esperanto. Ĉiuj ebligas printo sur papero.

INKO - 250 elektronikaj libroj en Esperanto. Ankaŭ tie ĉi, la plejparto de la libroj ne printeblas.

Listo de Originalajxoj

eo/livros.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/03/05 00:00 (ekstera redakto)
Esperanto.net Lernu.net BEL DokuWiki Arctic XHTML 1.0 CSS RSS
Vizitintoj: 
Ekde: 2004-07-27
Statistikoj