Bonvenon!

Norda Rio-Grando estas brazila subŝtato (provinco), kies lokiĝo oni facile ekscias per la bildo montrita supre. RN estas la mallongigo de la portugala nomo: Rio Grande do Norte.

Se vi deziras scii pli pri nia regiono, legu la informojn trovitaj en Vikipedio.

Tra tiu ĉi paĝaro vi trovos informon pri la Esperanta movado en nia subŝtato kaj en la loka asocio APE (Asocio Potigvara de Esperanto), pri tio, kion ni faras, fotojn pri ni, ktp.

Ni esperas, ke vi ĝoju la trairadon laŭ tiu ĉi “tototejo” (ttt-ejo). Kaj precipe memoradu: ni estas tre malferma por akompani vin, kiam vi vizitos nin tie ĉi. Ni asertas, ke vi ŝategos la belajn pejzaĝojn, la varmajn akvojn (dolĉaj aŭ male), la puran aeron, ktp.

Natalo

Plagxo Pinto Nigra [Ponta Negra] en Natalo, cxefurbo de Norda Rio-Grando
eo/introducao.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2007/10/17 23:59 (ekstera redakto)
Esperanto.net Lernu.net BEL DokuWiki Arctic XHTML 1.0 CSS RSS
Vizitintoj: 
Ekde: 2004-07-27
Statistikoj