La Asocio Potigvara de Esperanto (APE) estas fondita en la urbo Natal, ĉefurbo de la provinco “Rio Grande do Norte” (Norda Rio-Grando), Brazilo, en la 28-a de septembro, 1940. ĝi estas neregistara organizo, agnoskita kiel publika utileco de la Provinca Leĝo numero 159/49 kaj de la Urba Leĝo numero 2117/72.
APE reprezentas la Brazilan Esperanto-Ligon (BEL) kaj la Universalan Esperanto-Asocion (UEA), en Norda Rio-Grando.
La ĉefaj celoj de APE estas:
Disvastigi la nordariograndan (potigvaran) kulturon en Brazilo kaj eksterlande per la internacia lingvo Esperanto;
Diskonigi kaj instrui, en potigvara regiono, Esperanton kiel neŭtrala kaj egaleca komunikilo.
La plej gravaj aktivaĵoj farataj de APE estas:
Disvastigo - ĉi tiu retejo estas ekzemplo; ni ankaŭ uzas flugfolian disdonadon dum eksteraj eventoj kies publiko ŝajnas pli malferma al la ideo de Esperanto;
Instruo - ni tenas kursojn pri Esperanto per la interreto, per la senpaga komputila programo Kurso de Esperanto 3;
Eventoj - ni subtenas ĉiusemajnajn renkontiĝojn, cele praktiki Esperantan konversacion; krome, ni instigas la partoprenon en naciaj kaj internaciaj Esperantaj kongresoj;
Libroj - ni tenas iometon da libroj kaj vortaroj en / pri Esperanto, vendeblaj je kostoprezo.
Nia sidejo situas ĉe:
Avenuo Marechal Deodoro, numero 877, domo 3. Centro.
BR 59010-970
Natalo - RN
Brazilo
Telefono-numero: +55 (84) 3611-2464
Proksime al lernejo nomata “Marista”. Sube videblas foton pri la fronto de la asocio.
Nuna estraro de APE:
Prezidanto: Ivaldo Alves de Souza
Vic-prezidanto: Luana Araújo de França
Sekretariino: Maria das Graças Pereira
Kasisto: Ivanilson Gomes de Freitas