Felipe Castro

Saluton! Mia kompleta nomo estas Felipe Emmanuel Ferreira de Castro. Tial mia uzulnomo “fefcas” estas mallongigo pri ĝi.

Mia vizagxo

Mi naskiĝis en la urbo Natalo, tiu punkteto en la detaliga bildo supre dekstre, pri RN. La jaro? 1977. Kalkulu mian aĝon do.

Mi ŝatas labori pri komputilaĵoj, surfi en la ondoj de la maro, ludi fluton, legi romanojn, promeni ĉe la natur-medio, ktp. Kaj pri kuirarto, mi iom ŝatas kuiri, sed nur vegetarajn pladojn. Jes, mi estas fervora vegetarano.

Se vi deziras kontakti min, jen mia iom kodigita retadreso:

<fefcas (arroba) gmail (ponto) com>